viernes, 11 de julio de 2008

Nekutima Telefonvoko


Vekis min telefonsonorado; mi sarkis pri kiu komponis la numeron de mia telefono, ellitiĝis kaj prenis la ricevilon.
- Estas la tria horo matene -iu diris.
- Mi tion scias idioto! -mi kriis- Kiu estas tiel sprita por telefoni je ĉi horo?
- Mi -respondis la ulo-, sed idioto mi ne estas. Idioto mi estus se mi telefonus al vi je la sepa, por diri ke je tiu horo estas la tria.
- Ĉu mi havas la rajton sciiĝi pri kia blago temas_
- Mi povas aserti ke ne temas pri blago -diris la ulo- Mi diris al vi ke estas la tria matene, kaj tiel estas.
- Tute ne interesas min ke estas la tria! Mi ne pensas ellitiĝi!
- Ĉu vi ne pensas ellitiĝi? Ĉu vi do parolas en la lito?
- Mi ne parolas en la lito! Mi parolas en la televidĉambro, kaj mi devis ellitiĝi por respondi vian stultan vokon!
- Vi -milde diris la ulo- ĵus diris ke vi ne pensas ellitiĝi je ĉi horo. Tamen vi forlasis la liton. Ĉu vi povas klarigi tion?
-Nu, fakte -mi grumblis iom konfuzite-, mi ne pensis ellitiĝi. Sed, kial vi vokas je la tria matene por diri al mi ke estas la tria?
- Ĉu vi pretendas ke mi voku tagmeze por diri ke estas la tria? Ĉu vi volas transformi min en hipokritan ŝajnigeman friponon? Sciu ke mi estas kaj daŭre estos ĝismorte, homo honesta, serioza kaj verama,
-Mi pensas transformi neniun -mi flustris-, kaj mi ne dubas pri via honesteco. Kaj ĉar mi povis taksi ke vi estas afabla kaj ĝentila homo, mi estonte konsideros vin kiel bonan amikon. Kaj vi ne neos peton al amiko, ĉu ne?
- Mi akceptas vian amikecon. Kaj kompreneble, mi neniam neas peton al amiko!
- Bone. Jen mia peto: neniam plu, bonvolu kompreni ĝin, neniam plu telefonvoku min je la tria matene.
- Neniam plu mi telefonvokos vin je la tria matene! -diris la ulo- Mi ĵuras pro la honoro.
Kaj post diversaj asertoj de amikeco, li finis la interparolon. Mi reiris en la liton kaj profunde dormiĝis. Sed vekis min la telefonsonorilo. Mi leviĝis, iris en la televidĉambron, levis la ricevilon, kaj aŭdis la voĉon de la sama ulo kiu diris:
- Estas la kvara!

Tiu ĉi estas la unua rakonto de 'Bonhumora Injektilo', verkita de Ergoto de Bonaero. La aŭtoro permesdonas uzi rakontojn el tiu libro kondiĉe ke oni menciu la originalan fonton. La libro kiiun mi posedas estis eldonita en Buenos Aires, dum la jaro 1973.

ERGOTO DE BONAERO estas la plumnomo de Adam Hrinkiewicz, kiu estas instruisto de angla kaj internacia lingvo. Li naskiĝis en Buenos Aires en la jaro 1931. Ergoto lernis esperanton en 1959 kaj poste verkis diversajn librojn esperante kaj hispane. Li ankaŭ laboris por la instruado de esperanto. Li kreis la kursojn "Habla Usted Esperanto?" kaj "Curso Relámpago de Esperanto" kaj diversajn elsendojn kun ekzercoj por plibonigi la lingvo. Li verkis tre gravan vortaron "Laŭtema Vortaro", uzante, angla, hispana, franca kaj internacia lingvo en la sama vortaro.
Li ankaŭ inventis specialan soneton, kiu li nomas "pantuneto".
Lian agadon estas trovebla en diversaj revuoj, ekzemple "Karuselo", "The British Esperantist" kaj "La Tornistro". Dum lia restado en Eŭropo, en 1967, li laboris en la oficejo de la Brita E-Asocio.
En 1970, gajnis la premion "Nova Talento" en la Belartaj Konkurso kreita de UEA. Li ankaŭ verkis kun la plumnomoj: Adam Rink kaj Diego Selso.
Inter liaj libroj oni povas mencii: Bonhumora Injektilo; Originala Romanaro en Esperanto, Ekflorado ĉe Plata Rivero; la Ergoto de Ergoto; Kantetoj Karnavalparadaj; Ergotado, versumado; Kalejdoskopa Varieteo; Tambur-elo kaj Cenefas y Pavesas.
Lia scio kaj uzado de la internacia lingvo estas vere mirinda.

jueves, 10 de julio de 2008

Ĉe la limo de la mondo... Ni komencas


Saluton!... Kiel vi? Mia nomo estas Carlos Devizia kaj komencos tiun ĉi blogon por paroli pri E-literaturo. Mi aldonos miajn proprajn verkojn kaj ankaŭ el aliaj verkistoj. Mallongaj poemoj, romanoj, kantaĵoj, ligiloj al interesaj ttt-ejoj rilatigitaj a la E-literaturo kaj kelkajn desegnoj kaj fotoj havos lokon tie ĉi.

Mi intencas aldoni originalajn verkojn kaj ankaŭ tradukitajn laborojn el ceteraj verkistoj.

La nomo de tiu ĉi blogo havas sian originon en la verko de granda aŭtoro Edmond Privat, Karlo. Multe el ni legis tiun belan verkon kaj mi speciale memoras kiam Karlo vojaĝas per sia menso kaj kredas esti ĉe la limo de la mondo...

Ĉu vi trovas erarojn aŭ havas ideojn por plibonigi tiun ĉi lokon, bonvolu ne hezitu diri tion al mi.
Mi esperas ke vi ĉiuj ĝuu tiun ĉi placon...