sábado, 1 de noviembre de 2008

Radio Aktiva


Radio Aktiva donas al ni la eblecon auxdi elsendajxojn en Esperanto. Estas projekto kiu jam atingis du jarojn kaj estas gvidata por la esperantisto el Urugvajo Daniel Bebelacqua. Tie oni povas trovi podkastojn, novajxojn, intervuojn, muzikon, k.t.p. Radio Aktiva elsendas "el Urugvajo por la tuta mondo" kaj oni trovas informojn pri la plaj diversaj lokoj el nia planedo

Vizitinda ttt-ejo estas:

http://radioaktiva.esperanto.org.uy/cefpago/



domingo, 26 de octubre de 2008

Frankenstein

Video Realigita uzante imagojn el la film Frankenstein (1910) kaj Gray´s Anatomy (1918), pri la kantajxo kun sama nomo el la KD "Bizara Lando"

sábado, 18 de octubre de 2008

Libroj en Esperanto Rete


Zhang Xuesong estas Esperantisto kiu logxas en Cxinio. Li havas spacon cxe Ipernity kaj tie li kolektis grandan amason da libroj. La plej interesa afero estas ke tiuj libroj estas en Esperanto. Por viziti tiun interesegan pagxon vi povas iri al:

http://www.ipernity.com/home/deodaro

Certe vi trovos bonan materialon por legi Esperante.

martes, 30 de septiembre de 2008

Rusaj filmoj Esperante


Tre interesa ttt-ejo kiu enhavas rusaj filmoj el la plej diversaj aferoj. Vi trovos animaciojn, komediojn, muzikfilmojn, melodramojn, k.t.p.
Mirinda loko, vi povas viziti gxin cxe:

http://kinejo.blogsome.com/

Naskigxis por Ludi


Tiu estas la teksto kiu mankis el "Bizara Lando". Tiun cxi kantajxo estis inspirita per desegno
farita de Argentinano Jorge Fantoni. La originala verko estis farita angla kaj mia edzino, mara Causin kunlaboris dirante la tekston. Antaux nelonge, mi registris aliajn version, tiuokaze Esperante. Tiun cxi versio apartenas al "Bizara Lando".

NASKIGXIS POR LUDI


Ili ne toleras vidi min libera.
Ili ne sxatas mian sinceran ridon.
Ili malamas tion, kio mi estas
kaj neniam komprenos
ke mi naskigxis por ludi.

Kelkaj homoj naskigxis por mortigi,
kauxze de tio ili estas mortoj en vivo.
Aliaj naskigxis por gajni,
tamen vivas malvenkataj.

Ili deziras esti cxefoj
kaj sole Unu meritas tiu cxi nomo,
kaj pro Tiu, la nomo estas Dio.

Se vi ricevas monon
por fari neion en oficejooni diras ke vi estas laboristo
Se vi faras tion, kio estas via pasio,
kvankam gxi neniam ricxigos vin,
oni diras ke vi perdas vian tempon.

Sed, mi ne trinkos ilian venenon.
Mi ne vendos mian vivon,
mi ne luigos mian animon
kaj dum ili intersxangxos vivon,
por ricevi monon
mi ludos kiel infano
kaj vivos kiel homo.

domingo, 28 de septiembre de 2008

La Sorcxisto de Oz




Donald Broadribb esperantigis la fama verko de Frank L. Baum kaj donis gxin kiel "public domain". Vi povas elsxuti ilin kiel pdf arhivoj cxe:

http://www.archive.org/details/OzEsperanto

viernes, 26 de septiembre de 2008

Bizara Lando (Kovrilo)


Antaux mi aldonis kelkajn tekstojn de la KD, nun mi aldonas la kovrilon, kiu estis kreita de Argentinano Jorge Fantoni. Poste mi aldonis la kolorojn kaj la tekstojn.

Mi ankaux aldonas tekstojn por alia kantajxo:

LIBERECA KANTAJXO

Libereco estas iumaniere
afero de volo
Vi povas flugi vian propran vojon
aux eltiri viajn flugilojn
Vi povas krei vian destinon
cxu vi estas kuragxa
Vi povas vidi malproksime
aux nur memblindigxi
Eble vi malsukcesu,
mi tion komprenas
sed malvenko estas pli bona
ol neniam intenci
Libereco estas iumaniere
afero el volo
Vi povas flugi vian propran vojon
aux eltiri viajn flugilojn



jueves, 7 de agosto de 2008

Ĉiam



Cxiam estis la unua kantajxo kiun mi finis Esperante. Tie cxi vi povos vidi videon kaj legi la tekston:

Ĉiam intenci
Krozi landlimojn
Ĉiam kuraĝi
Jes, ĉiam

Tio estas vivi
Tio estas kredi
Estas existí

Tio indigas
Kaj trankviligas
Donas la pacon
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon

Iri antaŭen
Lerni ĉiutage
Havi konfidon
En vi

Tio estas ami
Tio estas voli
Estas ilumini

Venki la nokton
La senlumecon
La konfuzaĵon
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon

Ĉiam esti aperta
Forgesi la timon
Esti humila
Via Koro

Tio estas vidi
Tio estas senti
Estas kompreni

Kapti emociojn
Kaj sensaciojn
Por via animo
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon

Bizara Lando...tekstoj



"Bizara Lando" estos mia unua KD verkita esperante. Gxi enhavos dek kantajxojn. La laboro estas preskaux finita, sed dumtempe vi povas legi kelkajn tekstojn cxi tie:

FRANKENSTEIN
Homo faris monstron
el morta hauxto kaj organoj.
Al gxi donis vivon el la fulmo.
Sed... Kia vivo?
La kreinto abomenis sian kreajxon;
aliaj homoj, senkauxze timis gxin;
kaj ecx mi, kiu verkas,
uzas "gxin" anstataux "lin"
Kiu volas naskigxi por esti malamata?
Nek homoj nek monstroj meritas tiun cxi sorton.
Dio scias tion,
sed homoj, kiuj kredas esti dioj, ne.
Monstroj ne scias kiel agi
kaj homoj agas kiel monstroj.
Sentojn, tiuj ne spetris
kaj honte, tiuj cxi ne volas havi.
Monstro ne petis esti viva
kaj nur volas sian morton.
Kaj homo kreis vivon
nek pro sicenco nek pro amo.
Por satigi sian murdavidecon
nur li kredis.

NUMEROJ
Dek ordonoj
Naux monatoj
Ok gefratoj
Sep samurajoj
Ses kugloj
Kvin ulceroj
Kvar asoj
Tri viroj en boato
Du kontraux la mondo
Kaj nur unu aminda............vi!

VIDANTE LA PLUVON (Tra la fenestro de mia prizono)
Muroj el sxtono apartigas min de la pluvo. Mi entendas miajn manojn tra la fenestro kaj provas tusxi la cxielon. Mi sercxas la akvon kiu sanigas, kaj la liberecon kiu alvenas en cxiu guto.
Kvar grizaj muroj sxtelis miajn sentojn. Malhela cxambro sxtelis miajn sensaciojn.
Se mi povus promeni sub la pluvo mi demetus tiun cxi strian kostumon kaj miaj nudaj piedoj piedpremus la malsekan teron.
La gutoj el la pluvo sxajnas larmoj, sed tiuj cxi senfrukte akvumas la grizajn plankojn, kaj tiuj donas la vivon.
Kiam mi foriros? Cxu mi povos foriri? Cxu mi rezistos? Mi ne povas plu pensi.
Oni diras ke unu guto sur la kapo estas suficxe por atingi delirajxon. Imagu tion kio faras mil falante sur mia karcero.
Kelka tago la pluvon ne gravos al mi. Kelka tago unu guto kaj mil estos egala. Mia korpo estos en prizono sed mia animo estos libera freneza spirito.
Jes, kelka tago

NASKIGXIS POR LUDI
Ili ne toleras vidi min libera.
Ili ne sxatas mian sinceran ridon.
Ili malamas tion, kio mi estas
kaj neniam komprenos
ke mi naskigxis por ludi.
Kelkaj homoj naskigxis por mortigi,
kauxze de tio ili estas mortoj en vivo.
Aliaj naskigxis por gajni,
tamen vivas malvenkataj.
Ili deziras esti nomataj "cxefoj"
kaj sole Unu meritas tiu cxi nomo,
kaj al tiu, mi nomas Dio.
Se vi ricevas mono
por fari neion en oficejooni diras ke vi estas laboristo
Se vi faras tion, kio estas via pasio,
kvankam gxi neniam ricxigos vin,
oni diras ke vi perdas vian tempon.
Sed, mi ne trinkos ilian venenon.
Mi ne vendos mian vivon,
mi ne luigos mian animon
kaj dum ili intersxangxos vivon,
por ricevi monon
mi ludos kiel infano
kaj vivos kiel homo.

FIDELA DAMO
Sxi kutimis boji
Sxi estis apud mi
Sxi estis fidela damo
Donis sian koron al mi.
Sxi movis sian voston
Sxi kutimis gxeni,
Sed cxiudimancxe matene
Sole sxin mi volis vidi
Sxi faris al mi senti okej.

La desegno, kompreneble, montras la monstron kreita de Mary Shelley kaj estis farita de mi. Oni povas vidi tiun ĉi desegnon cxe la oficiala ttt-ejo de la talentplena aktoro Boris karloff: http://www.karloff.com/Gallery/AG_devizia.html

La foto montras mian hundinon "Lala", vera Fidela Damo.

www.e-revo.8k.com


Rubén Teofil Diaconu Tkachenco estas argentinano kiu multe laboras pro la internacia lingvo. Li estas la redaktoro de magazeno Argentina E-Vento kaj dum la jaro 2006 li eldonis la verketon "Revo Realigita dank'al Esperanto" verkita de li. Tiu ĉi libro rakontas la travivaĵon de la aŭtoro tra la malnova kontinento dank' al la lingvo kreita de D-ro Zamenhof.

Ekde kelkaj monatoj, tiu cxi libro ankaŭ estas legebla ĉe interreto, klaku la ligilon kaj ĝuu:
http://www.e-revo.8k.com/

viernes, 11 de julio de 2008

Nekutima Telefonvoko


Vekis min telefonsonorado; mi sarkis pri kiu komponis la numeron de mia telefono, ellitiĝis kaj prenis la ricevilon.
- Estas la tria horo matene -iu diris.
- Mi tion scias idioto! -mi kriis- Kiu estas tiel sprita por telefoni je ĉi horo?
- Mi -respondis la ulo-, sed idioto mi ne estas. Idioto mi estus se mi telefonus al vi je la sepa, por diri ke je tiu horo estas la tria.
- Ĉu mi havas la rajton sciiĝi pri kia blago temas_
- Mi povas aserti ke ne temas pri blago -diris la ulo- Mi diris al vi ke estas la tria matene, kaj tiel estas.
- Tute ne interesas min ke estas la tria! Mi ne pensas ellitiĝi!
- Ĉu vi ne pensas ellitiĝi? Ĉu vi do parolas en la lito?
- Mi ne parolas en la lito! Mi parolas en la televidĉambro, kaj mi devis ellitiĝi por respondi vian stultan vokon!
- Vi -milde diris la ulo- ĵus diris ke vi ne pensas ellitiĝi je ĉi horo. Tamen vi forlasis la liton. Ĉu vi povas klarigi tion?
-Nu, fakte -mi grumblis iom konfuzite-, mi ne pensis ellitiĝi. Sed, kial vi vokas je la tria matene por diri al mi ke estas la tria?
- Ĉu vi pretendas ke mi voku tagmeze por diri ke estas la tria? Ĉu vi volas transformi min en hipokritan ŝajnigeman friponon? Sciu ke mi estas kaj daŭre estos ĝismorte, homo honesta, serioza kaj verama,
-Mi pensas transformi neniun -mi flustris-, kaj mi ne dubas pri via honesteco. Kaj ĉar mi povis taksi ke vi estas afabla kaj ĝentila homo, mi estonte konsideros vin kiel bonan amikon. Kaj vi ne neos peton al amiko, ĉu ne?
- Mi akceptas vian amikecon. Kaj kompreneble, mi neniam neas peton al amiko!
- Bone. Jen mia peto: neniam plu, bonvolu kompreni ĝin, neniam plu telefonvoku min je la tria matene.
- Neniam plu mi telefonvokos vin je la tria matene! -diris la ulo- Mi ĵuras pro la honoro.
Kaj post diversaj asertoj de amikeco, li finis la interparolon. Mi reiris en la liton kaj profunde dormiĝis. Sed vekis min la telefonsonorilo. Mi leviĝis, iris en la televidĉambron, levis la ricevilon, kaj aŭdis la voĉon de la sama ulo kiu diris:
- Estas la kvara!

Tiu ĉi estas la unua rakonto de 'Bonhumora Injektilo', verkita de Ergoto de Bonaero. La aŭtoro permesdonas uzi rakontojn el tiu libro kondiĉe ke oni menciu la originalan fonton. La libro kiiun mi posedas estis eldonita en Buenos Aires, dum la jaro 1973.

ERGOTO DE BONAERO estas la plumnomo de Adam Hrinkiewicz, kiu estas instruisto de angla kaj internacia lingvo. Li naskiĝis en Buenos Aires en la jaro 1931. Ergoto lernis esperanton en 1959 kaj poste verkis diversajn librojn esperante kaj hispane. Li ankaŭ laboris por la instruado de esperanto. Li kreis la kursojn "Habla Usted Esperanto?" kaj "Curso Relámpago de Esperanto" kaj diversajn elsendojn kun ekzercoj por plibonigi la lingvo. Li verkis tre gravan vortaron "Laŭtema Vortaro", uzante, angla, hispana, franca kaj internacia lingvo en la sama vortaro.
Li ankaŭ inventis specialan soneton, kiu li nomas "pantuneto".
Lian agadon estas trovebla en diversaj revuoj, ekzemple "Karuselo", "The British Esperantist" kaj "La Tornistro". Dum lia restado en Eŭropo, en 1967, li laboris en la oficejo de la Brita E-Asocio.
En 1970, gajnis la premion "Nova Talento" en la Belartaj Konkurso kreita de UEA. Li ankaŭ verkis kun la plumnomoj: Adam Rink kaj Diego Selso.
Inter liaj libroj oni povas mencii: Bonhumora Injektilo; Originala Romanaro en Esperanto, Ekflorado ĉe Plata Rivero; la Ergoto de Ergoto; Kantetoj Karnavalparadaj; Ergotado, versumado; Kalejdoskopa Varieteo; Tambur-elo kaj Cenefas y Pavesas.
Lia scio kaj uzado de la internacia lingvo estas vere mirinda.

jueves, 10 de julio de 2008

Ĉe la limo de la mondo... Ni komencas


Saluton!... Kiel vi? Mia nomo estas Carlos Devizia kaj komencos tiun ĉi blogon por paroli pri E-literaturo. Mi aldonos miajn proprajn verkojn kaj ankaŭ el aliaj verkistoj. Mallongaj poemoj, romanoj, kantaĵoj, ligiloj al interesaj ttt-ejoj rilatigitaj a la E-literaturo kaj kelkajn desegnoj kaj fotoj havos lokon tie ĉi.

Mi intencas aldoni originalajn verkojn kaj ankaŭ tradukitajn laborojn el ceteraj verkistoj.

La nomo de tiu ĉi blogo havas sian originon en la verko de granda aŭtoro Edmond Privat, Karlo. Multe el ni legis tiun belan verkon kaj mi speciale memoras kiam Karlo vojaĝas per sia menso kaj kredas esti ĉe la limo de la mondo...

Ĉu vi trovas erarojn aŭ havas ideojn por plibonigi tiun ĉi lokon, bonvolu ne hezitu diri tion al mi.
Mi esperas ke vi ĉiuj ĝuu tiun ĉi placon...