Mostrando entradas con la etiqueta bizara lando. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta bizara lando. Mostrar todas las entradas

miércoles, 17 de junio de 2009

La Vocxo de Zamenhof



En tiu video vi povos auxdi paroladon de Dro. Zamenhof. La veran vocxon de la kreinto de Esperanto dum kvar minutoj.

miércoles, 29 de abril de 2009

Bizara Lando Jam Aperis!!!

kovrilo
kovrilo


Bizara Lando, mia unua KD farita Esperante jam aperis. Gxi reprezentas multe da horojn el laboro kaj la veran esprimon el mia animo. Interrete vi povas scii plu pri la KD-n, cxe:

http://bizaralando.blogspot.com/

Tie vi povos vidi kelkajn videojn, auxdi fragmentojn el la kantajxoj, mendi la KD kaj scii plu pri gxin. Nun la oni vendas la KD-n nur elsxutebla.

Vi ankaux povas helpi disvastigante la liglilon por trovi la KD-n. Cxu vi partoprenas en disendolistoj, forumoj aux vi leterumas amikojn el diversaj landoj, bonvolu disvastigu la ligilon por trovi la KD-n. Certe mi dankos vian helpon. La nuna propagando kiun "Bizara Lando" havas estas la komentoj inter personoj kaj en diversaj lokoj cxe interreto. Mi ne estas entrepereno, nur muzikisto kiu volas eksprimi sentojn, disvastigi mian muzikon kaj vivi digne per mia profesio.

martes, 30 de septiembre de 2008

Naskigxis por Ludi


Tiu estas la teksto kiu mankis el "Bizara Lando". Tiun cxi kantajxo estis inspirita per desegno
farita de Argentinano Jorge Fantoni. La originala verko estis farita angla kaj mia edzino, mara Causin kunlaboris dirante la tekston. Antaux nelonge, mi registris aliajn version, tiuokaze Esperante. Tiun cxi versio apartenas al "Bizara Lando".

NASKIGXIS POR LUDI


Ili ne toleras vidi min libera.
Ili ne sxatas mian sinceran ridon.
Ili malamas tion, kio mi estas
kaj neniam komprenos
ke mi naskigxis por ludi.

Kelkaj homoj naskigxis por mortigi,
kauxze de tio ili estas mortoj en vivo.
Aliaj naskigxis por gajni,
tamen vivas malvenkataj.

Ili deziras esti cxefoj
kaj sole Unu meritas tiu cxi nomo,
kaj pro Tiu, la nomo estas Dio.

Se vi ricevas monon
por fari neion en oficejooni diras ke vi estas laboristo
Se vi faras tion, kio estas via pasio,
kvankam gxi neniam ricxigos vin,
oni diras ke vi perdas vian tempon.

Sed, mi ne trinkos ilian venenon.
Mi ne vendos mian vivon,
mi ne luigos mian animon
kaj dum ili intersxangxos vivon,
por ricevi monon
mi ludos kiel infano
kaj vivos kiel homo.

viernes, 26 de septiembre de 2008

Bizara Lando (Kovrilo)


Antaux mi aldonis kelkajn tekstojn de la KD, nun mi aldonas la kovrilon, kiu estis kreita de Argentinano Jorge Fantoni. Poste mi aldonis la kolorojn kaj la tekstojn.

Mi ankaux aldonas tekstojn por alia kantajxo:

LIBERECA KANTAJXO

Libereco estas iumaniere
afero de volo
Vi povas flugi vian propran vojon
aux eltiri viajn flugilojn
Vi povas krei vian destinon
cxu vi estas kuragxa
Vi povas vidi malproksime
aux nur memblindigxi
Eble vi malsukcesu,
mi tion komprenas
sed malvenko estas pli bona
ol neniam intenci
Libereco estas iumaniere
afero el volo
Vi povas flugi vian propran vojon
aux eltiri viajn flugilojn